Semoj por nutra_oj.(Esperanto -Fabio RUIZ)

Semoj por nutrajhoj.

Ni forigas malsaton kaj malrichecon el la Mondo.

PROJEKTO DE UNICEF EN LA KAMPOJ DE RIFUGHINTOJ DE LA OKCIDENT-SAHARANOJ (S.E. ARGELIO)


PROJEKTO DE SCAD ORGANIZO EN TAMIL NADU (SUDA BARATO)


NI KOLEKTAS SEMOJN DE TROPIKAJ FRUKTOJ KAJ LEGOMOJ

Je la jaro 2005 mi estis invitita de UNICEF ARGELIO kiel konsilanto por la projekto “Familiaj kaj lernejaj legom-ghardenoj en la kampoj por rifughintoj okcident-saharanoj en Sud-Argelio”.

El propra studo ni konkludas ke ni povus instrui al la familioj kaj lernantoj de tiuj chi rifughintoj (la plejmulto el ili nomadoj kaj fishistoj), kiuj vivas en tiuj saharaj kampol de pli ol tridek jaroj, kiel starigi etajn legom-ghardenojn.
Ni ankauh kapablas instrui ilin kiel kultivi legomojn kaj fruktojn kun minimuma kvanto da akvo kaj sterkajhoj, uzante ter-aranghilo kiu konservas akvon.

En tiu chi loko de la Saharo (chirkauh Tindouf) estas du sezonoj:

1.- La auhtuna-vintra sezono (de septembro ghis januaro) oni povas kultivi legomojn kiel laktuko, beto, karoto, cepo, kaj aliaj.

2.- La printempa-somera sezono (de februaro ghis auhgusto), tro varma por legomoj sed bona por tropikaj fruktoj kiel melonoj, akvo-melonoj, avokadoj, papajoj, ktp.

La planado de familiaj kaj lernejaj legom-ghardenoj ne estas problemo, la spaco sufichas. Se oni aranghas la teron por konservi akvon, kun iomete da akvo kreighas la sufichan humidecon por dauhre kreskigi la plantojn. Bedauhrinde chi tie mankas la semoj de tropikaj fruktoj kaj legomoj. Komercaj semoj estas multekostaj. Kultivi alt-kvalitaj semoj ne tro gravas, sed kio gravas estas havi je dispono kelkajn suk-abundajn nutrajhojn en la plej varma sezono de la jaro, kiam nenio kreskas je la dezerto.
Do ni petas al vi montri solidarecon al tiuj rifughintoj kun manko da rimedoj auh al tiu malricha kampara loghantaro el Barato.

Ni ne petas monon de vi.

Nur sendu, kiam konvenos al vi, la semojn de la fruktoj kiujn vi manghas: melonoj, akvo-melonoj, kukurboj, ktp.
Nur lavu per akvo la semojn kaj sekigu ilin sur plado (ne sur papero char ghi algluas al la semoj). Kiam la semoj estas tute sekigitaj, metu ilin en koverto kaj skribu sur ghi la nomon de la specio.

Pli da semoj ni kolektas, pli da familioj ni helpas.

Ni havas la certezon ke tiu chi tiu projekto povas ighi mondan iniciativon, char ni, la civitanoj de la disvolvighintaj shtatoj, junaj auh maljunaj, avoj, patroj, infanoj kaj nepoj, povas labori kune. Ne gravas kiom da semoj vi sendas al vi, ni certas al vi ke tio plibonigos la vivon de la malrichuloj, char viaj semoj alvenas rekte al la homoj sen perantoj.

Tiel ni kontribuos al la lukto kontrauh la malsano kaj la malricheco en la mondo.

MULTAJN DANKOJN PRO VIA HELPO!

Vi povas sendi al mi viajn semojn:

Prof. Dr. Willem VAN COTTHEM
Beeweg 36
B-9080 ZAFFELARE (Belgique)
Tél. +32 9 356 86 16
e-mail : willem.vancotthem@gmail.com

Vi povas ankauh grupigi viajn semojn kun tiuj de amikoj kaj sendi pli grandan pakon al la sama adreso. Dankon!

(Tradukis Fabio RUIZ)